Defioj de la junulara laboro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-07 18:02:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ informis la direktoro pri laborfako  de la ministerio de laboro kaj socia sekureco, (MTSS), Jesús Otamendiz,  iom pli ol 31% de la junuloj  laboris en la neŝtata sektoro fine de 2014.

Otamendiz  esprimis ke “ekzistas konsiderinda nombro da gejunuloj en la novaj laborformoj”, kiel oni nomas tiun ĉi specon de privata aŭ memstara laboro.

Same, li deklaris dum gazetara intervjuo en la junulara gazeto Juventud Rebelde, ke fine de 2014 entute 1 526 300 gejunuloj laboris en tiu sektoro el totalo de 4 969 800, kio reprezentis 31% el la laborforto.

Li aldonis ke 60% el la totalo laboranta en la ne ŝtata sektoro, koncentriĝas en la provincoj Havano, Matanzas, Villa Clara, Camaguey, Holguín kaj Santiago de Cuba, kaj ili laboras ĉefe en gastronomiaj kaj transportaj servoj.

La specialisto de la koncerna labora ministerio, pritraktis la defion starigatan de la junula laboro en lando kiu travivas “fleksigon de la labora merkato ene de ŝanĝiganta kaj pli kompleksa ekonomia scenejo”, sur kiu pezas la kreskanta maljuniĝo de la loĝantaro okazanta en Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up