Rearbarigo por la vivo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-10 12:43:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kubo estas arkipelago kies plej granda insulo, la samnoma Kubo posedas riĉan flaŭron laŭ atestas skribaĵoj de Kristoforo Kolumbo en sia Taglibro pri Navigado.
La tempopaso, la homo kaj la naturaj fenomenoj ne ĉiam kontribuis al konservado de tia flaŭro. Nuntempe oni multon ŝanĝis la situacion, sed multo farendas tiurilate.
En Kubo ekzistas porarbara programo kiu havas grandan taskon antaŭ si, tio estas kreskigi la arbarajn regionojn ĉefe en teritorioj damaĝitaj de sekeco kaj salinizado, sed rekuperi hidrografiajn fluejojn estas la unua prioritato de tiu plano.
Temas pri rearbarigo kontraŭ dearbarigo. Fakte okazas ke areoj antaŭe dediĉataj al kultivo de kansukero nun apartenas al ambicia rearbariga plano impulsata cele al kreado de verdaj pulmoj ene de evoluiga kunteksto de arbaraj farmoj.
Aliflanke, reorganizado de agrikulturaj produktaĵoj en tiuj farmoj koncentriĝas al kultivo de fruktoj liberaj de organika ŝarĝo, tio estas produktoj sen kemiaj fekundigaĵoj, ekzemple en la kultivado de kafo aŭ kakao kiun oni povas akompani per arboj, specife en Barakoa en la orienta provinco Guantánamo kie 37 elcento de  la teritorio estas kovrata de naturaj arbaroj, sed en alia regiono situanta en la insula centro, en Cienfuegos, specife en regiono nomata Cumanayagua, ekzistas alia piliero kie oni  produktas organikajn fruktojn.
La monto, kiu ĉefrolas en tiu ĉi nobla celo kontribuas al daŭripova evoluo de tiuj regionoj kune kun zorgema atento al ties komunumoj per diversaj programoj kiuj estiĝis kiel parto de kleriga projekto, interalie, provizado de komputiloj, telediviloj kaj videaparatoj por ĉiu lernejo akompanate de sunpaneloj en  lokoj sen elektra energio.
La unua prioritato  estis rearbarigo de la hidrografiaj fluejoj kun la ĉefa celo protekti ties riĉecon kaj redoni al tiuj areoj ĝian tutan biodiversecon. Menciindas  spertoj kiel tiuj de la Rivero Cauto, la plej longa de la lando, kiu konkretiĝis per pozitiva takso de internaciaj organizoj.
La rearbarigo de tiu akvofluejo 40-kilometra efektiviĝis per kreado de 15 arbaraj farmoj kies ekonomia agado baziĝas sur la plantado de lignaj arboj kiel cedro kaj mahagono samkiel aliaj specoj priskribitaj en la Taglibro de la kuba apostolo José Martí en la 19ª jarcento, kiuj nuntempe renaskiĝas en tiu regiono danke al sindonema kaj konstanta laboro de multaj homoj kadre de tuta programo impulsata de la insulaj aŭtoritatuloj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up