Internacia tago por redukti riskon de katastrofoj en tempoj de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-13 10:59:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Internacia tago por redukti riskojn de katastrofoj

Unesko celebras la 13-an de oktobro la Internacian Tagon  por redukti la riskon de katastrofoj,  per virtuala konferenco centrita en la divido de spertoj inter la membro-ŝtatoj pri frontado al klimata ŝanĝigo kaj aliaj minacoj.
La ĝenerala asembleo de UN elektis tiun ĉi tagon kun la celo impulsi mondan kulturon por redukti la riskon de katastrofoj, kio inkluzivas aspektojn de prevento, mildigo kaj sinpreparo.

La jaro 2020 trudis grandan defion al la mondo pro la pandemio de la Covid-19, kiu daŭre estas etendiĝinta krizo, kiu mortigas homojn, serioze damaĝas la funkciadon de la socio, la familioj kaj personoj; damaĝas severe la ekonomion tutlandajn kaj mondan.

Sub tiuj ĉi cirkonstancoj, Unesko alvokas integri agojn fronte al la Covid-19 per prevento de katastrofoj, solidigante strategiojn por protekti la loĝantaron fronte al la naturaj minacoj.

Dum la lastaj 20 jaroj, pli ol 1,35 milionoj da personoj mortis pro naturaj minacoj, speciale virinoj kaj knabinoj.

La nuna agotago estas  ŝanco por koni la progresojn faritajn rilate redukton de riskoj pri katastrofoj kaj malpliigo de perdoj de vivoj, de vivrimedoj kaj sano, kongrue kun la celo de la Kadro de Sendai por redukto de katastrofo-riskoj 2015-2030.

La ĉi-jara celo estas “konsiderinde kreskigi la nombron da landoj, kiuj posedas strategion por redukti la riskon de katastrofoj tutlande kaj loke por la jaro 2020.”

Alivorte, tiun ĉi 13-an de oktobro, Internacia Tago por redukti la riskon de katastrofoj, Unesko emfazas pri la “bona masrtrumo de la katastrofo-riskoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up