Santiago de Kubo: pilgrimado omaĝe al Frank País.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-28 08:57:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Kubo, 28 jul(RHK) Taksita de Fidel Castro kiel “la plej valora, utila, eksterordinara batalanto”, Frank País García estos omaĝita kune kun ties fidela batalkamarado Raúl Pujol Arencibia, okaze de la 60-a datreveno de ilia abomeninda murdo la venontan 30-an de julio.

Ĉi-tage oni omaĝas la kubajn martirojn de la Revolucio, kaj jam tradicias ke miloj da gelaboristoj, gestudentoj kaj la loĝantaro de Santiago de Kubo, pilgrimas ekde la Centra Parko Céspedes ĝis la tombejo Santa Ifigenia kie kuŝas la mortrestaĵoj de Frank kaj ties batalkunuloj.

La pilgrimado memorigas tiun okazintan de antaŭ 60 jaroj kiam la loĝantaro defiis la soldatojn de la generalo Batista akompanante siajn heroojn per kantoj revoluciaj kaj komdamnoj kontraŭ la tiraneca reĝimo.

Post la pilgrimado, antaŭ la tombo de Frank País, kie same kuŝas la mortrestaĵoj de alia batalanto, lia frato Josué kaj la gepatroj, oni deponos florbukedon nome de la kuba popolo, kaj efektiviĝos politika ceremonio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up