Memore al Cintio Vitier okaze de lia centjara jubileo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-24 18:09:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 25-a de septembro oni memoros en Kubo la centan naskiĝdatrevenon de la elstara poeto kaj recenzisto Cintio Vitier, unu el la plej elstaraj studemuloj de la verko kaj la vivo de José Martí. La memortagon oni festos per serio da agoj pensitaj tra la cifereca scenejo.

Laŭ komuniko de la  Centro de Studoj pri Marti, tiu ĉi institucio disponigos je la sociaj retejoj kaj la portalo (www.josemarti.cu) kolekton de tekstoj kie oni prezentas la oportunon kaj validecon de la analizoj de Vitier.

Same, ĝi remetos kaj videbligos en siaj platformoj, analizojn kaj proksimiĝojn al tiu elstara recenzisto, eseisto, verkisto kaj poeto, kiu dediĉis grandan parton de via verkaro al la plej universala kubano, la nacia heroo José Martí.
Cintio Vitier estas unu el la kubaj verkistoj pli eminentaj kaj rekonataj ne nur en Kubo, sed ja monda skalo.

La vivo kaj verko de Vitier estis streĉe ligita al la Centro pri studoj de Marti, kie li respondecis pri la recenza eldono de la Kompletaj Verkoj de José Martí. Por tiu ĉi verko li faris, kunlabore kun Gina García Marruz kaj Emilio de Armas, la recenza eldono de la Kompleta Poezio de Martí (1985).

Li ankaŭ respondecis pri la recenzeldonoj de Spegulo de Pacienco de Silvestre de Balboa (1960 kaj 1962) kaj de la Leteroj (1966-1967) kaj la Poezioj de Juana Borrero (1966); ĉi-lasta kunlabore kun Finaza García Marruz, kiu ankaŭ kunaŭtoris kun li la kompilo Floro kaŝita de kuba poezio (1978), de la selektitaj Literatura Verko (Karakaso, 1978) kaj Idearo de José Martí (Nikaragvo, 1987)

Post la emeritiĝo, li apartenis al la asesora konsilantaro de la Centro de Studoj kaj prezidis la latinamerikaj kaj kariban katedron de la Universitato de Havano.

La enorma verkaro kiel poeto, eseisto kaj verkisto kondukis lin al la pinto de la kubaj verkistoj en ĉiu epoko. Kiel distingoj pro lia valora vivo kaj verkaro, Vitier ricevis la Ordenon José Martí, la Nacia Premio de Literaturo kaj la Distingo por la Nacia Kulturo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up