Kreiva industrio: kreskanta fortikeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-05 11:38:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Muzeoj en tempo de pandemio. Foto: Unesko-Kuriero

La sektoroj pri kulturo kaj kreivo estas inter la plej forte atakitaj de la pandemio. Muzeoj estis aparte trafitaj: 90%-aŭ pli ol85 mil (laŭ Unesko, majo de 2020) – fermiĝis dum la krizo de KOVIM-19.

Akre disfalis la enspezoj de la muzeoj pro manko de vizitantoj.Tio forte damaĝis la fakojn rilatajn al muzeoj, samkiel iliajfunkciado kaj influpovo. La Internacia Konsilio de Muzeojfaris enketon en la Internacia Muzea Tago, meze de Majo, kajprognozis, ke preskaŭ 13% de la mondaj muzeoj eble ne plupovos remalfermiĝi.

La krizo ankaŭ malkaŝis la gigantan diferencon ekzistantan en la kampo de kulturo kaj cifereco. La cifereca diferenco inter landoj kaj regionoj pli graviĝis pro la krizo. 

Laŭ Unesko, la nombro de muzeoj en afrikaj kaj malgrandinsulaj landoj okupas nur 1.5% de la tutmondaj muzeoj, sed en tiuj lokoj nur 5% de la muzeoj kapablas liveri surretajn programojn por vizitantoj dum la ferma periodo.

Reage al la kultura kaj socia krizo, Unesko lanĉis en aprilo la movadon RezistArto por atentigi pri la efiko de limigo al homa cirkulado sur la kultura sektoro. Ĝi celas mobilizi kulturajn profesiulojn kaj aliajn koncernatojn por pliigi la fortikecon kaj daŭripovon de kreivaj industrioj kaj kulturaj institucioj.

Kiel parto de la movado, la membrolandoj de Unesko prioritate adaptos rimedojn kaj politikojn por subteni kaj akceli la diversecon de kultura esprimado, kiel, ekzemple, kapabligo kaj socia protekto por laboristoj de muzeoj, ciferecigo kaj enlistigo de konservaĵoj kaj starigo de surretaj programoj.

Ĉi tiu internacia aktivaĵo ebligis dialogojn inter ĉiuj flankoj por informi landojn pri politikoj kaj financaj rimedoj por helpi kreivajn homojn kaj komunumojn trapasi la krizon. Koncernaj diskutoj fokusis rimedojn disponeblajn al publikaj kaj privataj sektoroj por protekti kaj reprosperigi kulturan medion.

Ĝis la fino de majo, okazis pli ol 50 debatoj de RezistArto en pli ol 30 landoj, kiujn ĉeestis artistoj kaj fakuloj pri kulturo el la tuta mondo.


El la ĉina esperantigis Xie Ruifeng (Ĉinio)
Fonto: Unesko-kuriero/jul-sep 2020



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up