Raportas ministroj de turismo kaj industrio antaŭ la parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-11 08:54:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laborsesioj de la parlamentaj komisionoj

Havano, 11 jul (RHK) La kubaj ministroj de turismo kaj industrio, Manuel Marrero kaj Alfredo López, respektive, raportos pri sia agado antaŭ la nacia parlamento, antaŭ ol komenciĝu  la tria ordinara laborsesio de la 9-a leĝofaro.

Dum tiu ĉi sesio, la estro de la konstanta komisiono por starigo kaj plenumo de la gvidlinioj de la ŝtato, Marino Murillo, ankaŭ renkontiĝos kun la deputitoj, kunsidantaj ekde la pasinta lundo en la kongresa palaco.

Ĝis nun la deputitoj debatis en la 10 konstantaj komisionoj de la parlamento, temojn neprajn por ekonomia kaj socia evoluo, krom aprobi tri proponojn de raportoj rilate al  leĝoprojektoj pri elektoj, fiŝkaptado kaj naciaj simboloj.

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke la plimulto de la eksterlandaj investistoj daŭre havas negocojn en Kubo spite al la premoj kaj punoj de la usona blokado altrudata al la insulo.

Li aldonis ke eksterlandaj investistoj firme rifuzas la aktivigon de la tria titolo de la leĝo Helms-Burton per kiu la usona registaro celas sufoki la investan procezon en la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up