Komenciĝas la XIV internacia muzikfestivalo Printempo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-10 16:54:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝis la venonta dimanĉo sesios en tiu ĉi urbo la XIV-a internacia muzikfestivalo Printempo, kiu omaĝos la kuban komponiston Juan Blanco per inaŭguro de instalaĵo de elektroakustika muziko.

La muntadon faros la artisto Milton Raggi kaj estos prezentita en la Domo de la Amerikoj, kie ankaŭ okazos la koncerto CirkusToccatta de elektroakustiko kaj perkutado fare de la artistoj Juliet Abreu kaj Manuel Jiménez. Same realiĝos prezento de la artistoj de Electrozona, D´Joy de Kubo kaj Kike Wolf, laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina.

En la dua tago de la festivalo, la Fondaĵo Ludwig bonvenigos koncerton de eletroakustiko de la internaciaj artistoj de la Instituto por muziko perkomputila kaj teknosono de la Universitato de Artoj de Zuriko.

Pluraj eksterlandaj artistoj ĉeestas el Usono, Svislando, Kolombio, Ekvadoro, Francio, Italio kaj Argentino. Entute partoprenos artaĵoj el 21 landoj kaj oni ĝuos eminentan muzikon elektroakustikan kaj elektronikan dediĉitajn al la centjariĝo de Blanco, pioniro de la elektroakustika muziko en Kubo.

La festivalo Printempo Havano naskiĝis en la jaro 1981 sub la nomo Printempo en Varadero, kiel rezulto de la streboj de Juan Blanco, kiu ĉiam revis pri spaco de muzika kreado per elektroakustikaj rimedoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up