Ĵazistoj el Kubo kaj Usono kunfandiĝas en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-19 10:43:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Donald Harrison kun  la Juna Jazz Band

Havano, jan 19 (RHK) La Halo Avellaneda de la Nacia Teatro gastigos la koncerton de la prestiĝa usona saksofonisto Donald Harrison kune kun la Juna Ĵaza Bando reĝisorita de la majstro Joaquín Betancourt, Nacia Muzika Premio 2019, okaze de la 37-a Internacia Festivalo Ĵaz-Placo.

La 61-jara usona muzikisto estas konsiderata de kritikistoj unu el la plej influaj nuntempaj ĵazistoj. Dum sia kariero li kunlaboris kun aliaj renomaj artistoj, kaj brilas kiel eksponento de la fluoj nomataj novtradiciismo kaj glata ĵazo.

Konata en la arta mondo kiel "Granda Ĉefo", Harrison ankaŭ estas fama pedagogo, tasko kiun li plenumas el la direkto de la New Jazz School-Isidore Newman, en Nov-Orleano, lia naskiĝurbo.

Antaŭ la prezentado de la usona kaj la Young Jazz Band, sur la scenejon en la teatro Avellaneda suriros la prestiĝa kongola multinstrumentisto Ray Lema, kiu laboros duope kun la franca pianisto Laurent de Wilde.

Lema estas rekonita kiel unu el la plej universalaj afrikaj kreintoj, kies muziko estas atente sekvata en la internacia ĵazcirkvito.

La 37-a Internacia Festivalo  Ĵaz-Placo  daŭros ĝis la venonta dimanĉo, kaj ĝia programo elstaras ankaŭ la XVII Internacia Kolokvo Leonardo Acosta in memoriam, kiu festas la centjariĝon de César Portillo de la Luz, la 95-an datrevenon de la pianisto Numidia Vaillant, kaj la 85-an de la perkutisto kaj kantisto Oscar Valdés.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up