Koncerto por la vivo kaj la familioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-10 09:42:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 10 (RHK) Varia rolantaro de artistoj, kunvokitaj de la Unio de Junaj Komunistoj, studentaj organizoj kaj junularaj movadoj, kune kun la agentejo Musicuba kaj la Muzikregistrado kaj Eldonfirmao (Egrem), dancigis la havananojn.

Koncerto sur la ŝtuparego de la Universitato de Havano en saluto al la rekomenco de la lerneja jaro kaj reaserto de la Familia Kodo, kunvokita de la UJC

Kelkajn tagojn post rekomenco de la lerneja jaro, la ŝtupoj de la Universitato de Havano – la scenejo de transcendaj eventoj en nia historio – gastigis la koncerton kiu, de la naŭa ĝis malfrua nokto, festis la revenon al la klasĉambroj kaj por la Jeso de gejunuloj al la nova Familia Kodo, kiu la 25-an de septembro iros al popola referendumo.

Sur la ŝtuparego  de la studentoj martiraj kiel  Mella, Villena, José Antonio Echeverría, kaj ankaŭ de Fidel, forĝejo de milionoj da infanoj de ĉi tiu lando, muziko servis kiel preteksto por kolekti –ĉefe– la avangardon de nia nacio: la plej novaj generacioj kiuj, subtenante ĉi tiun Kodon de amo, garantias socion kongruan al  ĉi tiu tempo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up