La kubaj sciencistoj raportas: vakcinaj kandidatoj por la vivo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-03 08:58:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunsido kun la kubaj sciencistoj fronte al la Kovim-19

Havano, mar 3 (RHK) La ĝenerala direktoro de la Instituto Finlay, dro. Vicente Vérez raportis pri la evoluo de Soberana 02, unu el la vakcinaj kandidatoj evoluigitaj de la esploristoj de tiu ĉi centro, kune kun kelkaj institucioj, kiuj en la unuaj tagoj de marto devos komenci la fazon III de klinikaj provoj en 44 000 personoj en ok municipoj de Havano.

Post plenumi la unuajn du fazojn, li raportis ke ĝi evidentigis grandan efikecon kaj neŭtralizan respondon fronte al la kronviruso; “la rezultoj atingitaj estas tre bonaj”.

Li taksis “tre kompleksa” la fazon III de la klinika provo de Soberana 02, en kiu oni bezonas pli altan nivelon de kunordigo, konsiderante la vastecon de la samplo studota.

La fakulo ankaŭ parolis pri la kandidato Soberana 01, kiu ankaŭ “tre vivas”. Ĝia respondo estis mirinda kaj same evidentigas sekurecon.

Post fini la fazon I de tiu ĉi kandidato, oni komencos la validigon de la fazo II  kun 700 personoj en la aĝoj inter 19 kaj 80.

Li informis ke la instituto evoluigas kvinan kandidaton vakcinan, nome, Soberana 01A, kun la celo redukti la riskojn kiuj povus aperi en pacientoj konvaleskantaj de la Kovim-19, se ili reinfektiĝus.

Aliflanke, la drino. Marta Ayala Ávila, ĝenerala direktorino de la centro de genetika inĝenierado kaj bioteknologio (CIGB), precizigis pri la evoluo de la klinikaj provoj de Abdala kaj Mambisa, la du kandidatoj evoluigitaj en tiu ĉi institucio.

Ŝi raportis ke ambaŭ atingis tre bonajn respondojn pri imuneco kaj ankaŭ pri sekureco. Abadala devas fini la duan fazon ene de unu monato en la provinco Santiago de Kubo.

La fazo III devas eki ĉi-monate en la ĉefaj municipoj de Santiago de Kubo kaj Guantánamo, kaj inkluzivos 42 mil personojn.

Similaj rezultoj estas atingitaj de la alia kandidato Mambisa, kies apliko estas naza, kaj jam trapasis la unuan fazon de klinikaj provoj. Ĝia uzo estas pritaksata ankaŭ en konvaleskantaj personoj.

La sciencistoj esprimis sian dankon al la insula loĝantaro pro la fido esprimita kaj asertis ke ili certe ne seniluziigos la kuban popolon.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up