
Foto: Unesko-kuriero. Plano (1946) de la vilaĝo Nova Gourna sur la okcidenta bordo de la rivero Nilo, dezajnita
de egipta arkitekto Hassan Fathy.
La Programo pri Tera Arkitekturo de Monda Heredaĵo de UNESKO (WHEAP) estis establita en 2007 por plibonigi la staton de konservado kaj administrado de argilaj arkitekturejoj tutmonde.
Stokregistro farita en 2012 rivelis, ke pli ol 150Mondaj Heredaĵoj estis tute aŭ parte konstruitaj per tero – de moskeoj kaj palacoj ĝis historiaj urbocentroj kaj kulturaj pejzaĝoj. Ili estas pli ol 10% de ĉiuj ejoj listigitaj.
Dum siaj dek jaroj da ekzistado, la programo aranĝis provajn projektojn, kiel ekzemple restaŭraj agadoj en Djenné, Malio, kaj la sekurigado de la modelvilaĝo Nova Gourna en Egiptio, kaj faris agadojn por antaŭenigi kapablojn, esplorojn kaj evoluigajn agadojn.
La Centro pri Monda Heredaĵodaŭre kunlaboras kun la ŝlosila partnero de la programo, Internacia Centro pri Tera Arkitekturo (CRAterre), en identigado, konservado kaj administrado de argila arkitekturo. La centro estas laboratorio bazita en Grenoblo, Francio, kiu tutmonde disvastigas sciojn kaj teknikojn pri argila konstruado.
Fonto: Unesko-kuriero