La lumturo El Morro: komuna homara heredaĵo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-20 09:22:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fortreso El Morro

Okaze de la 500-a jubileo de Havano indas proksimiĝi al unu  el la plej gravaj kaj simbolaj fortresoj de nia lando,  situanta  en la historia urboparto, tiel ke ĝi plenumas gravan rolon en la ĉiutaga vivo de la kuba ĉefurbo.

 

Temas pri la havana lumturo kies nomo estas El Morro, unika siatipe, staranta  ĉe la havana marbordo, kiu laŭlonge de la historio iĝis simbolo de Havano kaj Kubo.

 

La havana lumturo  bele staras kiel gardisto de la urbo. Ĝia lumo havas longdistancan videblecon ĝis 18 naŭtikaj mejloj kun du lumbatoj ĉiun 15-an sekundon.

 

Ĝia alteco estas proksimume 45 metrojn super  la marnivelo kaj por atingi la supron oni devas trairi konko-forman ŝtuparon el 170 ŝtupoj, kiu permesas aliron al tiu ĉi gvatisto, kiu eltrovas mirigan panoramon.

 

La semafora stacio situanta en la lumturo datumas de la jaro 1888  kaj kontrolas la eniron kaj eliron de ŝipoj tra la havana haveno evitante koliziojn kiuj povus estiĝi pro malbona veterkondiĉo aŭ manko de videbleco.

 

En antikvaj epokoj oni uzis lignon por lumigi ĝin kaj poste estis uzitaj diversaj brulaĵoj ĝis la momento de la centjariĝo kiam oni ekuzis elektron.

 

La kubanoj kaj eksterlandaj vizitantoj ofte alvenas al tiu fortreso de la lumturo por ĝui la eksterordinaran panoramon kiu prezentas la urbon de la alia flanko de la haveno.

 

Ĝi konsistigas tre popularan centron kie oni povas ankaŭ konatiĝi kun  interesa historio de la insulo kaj eblas spekti ekspoziciojn pri  tiu loko kiu konsistigis unu el la havanaj fortresoj iam protektintaj la urbon kontraŭ la tiamaj oftaj atakoj de piratoj kiuj svarmis en la kariba maro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up