Maratono virtuala estas ŝanco por stimuli socian distanciĝon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-15 10:54:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La organiza komitato de la evento konata kiel Meza Maratono de Varadero anoncis la alvokon de virtuala kurado pere de la socia reto Facebook la venontan dimanĉon 19-an de aprilo kun la celo stimuli  socian distanciĝon.

Laŭ la alvoka komuniko en la retejo de la semajngazeto Jit, la iniciato ankaŭ celas omaĝi la 59-an datrevenon de la Venko de Plaĝo Girón, historia okazaĵo konata kiel invado tra haveno de la Porkoj okazinta en 1961 financita kaj preparita de la usona registaro.

La virtuala kurado ankaŭ celas stimuli la endoman sportan agadon  por kontribui al la reguloj de sociaj izoliĝo fronte al la disvastiĝo de la pandemio de Covid-19.

Alberto Juantorena, prezidanto de la kuba federacio de atletismo estos unu el la ĉefrolantoj kune kun aliaj sportaj elstaruloj je la 10-a horo matene.

“Estos okazo por pli bona fizika prepariĝo kaj stimuli la socian distanciĝon, kiu estas nun bezonata por bremsi la kontaĝojn de la kronviruso, kiu mortigis milojn da homoj”, publikigis Juantorena en facebook.

Ankaŭ partoprenos la olimpiaj ĉampionoj Yipsi Moreno, Maria Caridad Colón kaj Javier Sotomayor, ĉiuj estas steluloj de la kuba atletismo.

Por partopreni ne estas limoj ajnaj, nek fizika agado specifa, oni nur celas esti en konstanta korpa moviĝo per kiu ajn varianto tiel ke kolektiĝu la plej multo da personoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up