Negoca forumo fokuse al la ekonomia plano 2018.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-12 09:33:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ricardo Cabrisas trairas la negocan foiron en Expocuba

Ĉi-semajne komenciĝis en Havano, la kvara forumo de negocoj en la sidejo de Expocuba, la plej granda ekspoziciejo de la insulo, kiu sesios ĝis la 25-a de majo.

 

La foiron kunvokas la ministerio pri ekonomio kaj planado ekde la jaro 2014 por ĉiuj vizitantoj de Expocuba, kaj ĝin partoprenas 300 landaj institucioj, nome 262 ŝtataj, 15 miksaj, kaj aliaj 8 privataj, kun la celo diskonigi la ofertojn kaj identigi potencialajn investojn.

 

La forumo revigligos la interŝanĝojn inter produktantoj kaj demandantoj por ampleksigi la laborligojn kaj garantii interkonsiliĝon, asertis la vicprezidanto de la ministra konsilantaro kaj ministro pri ekonomio, Ricardo Cabrisas.

 

Temas pri okazo impulsi novajn produktojn kaj servojn, kiuj ebligu profiti la rimedojn de la lando kaj anstataŭi importaĵojn cele al evouigo de la landa ekonomio, asertis la kuba vicprezidanto, kiu kune kun la ministro pri la nutriga industrio kaj fiŝkaptado, Maria del Carmen Concepción, vizitis la budojn de la diversaj institucioj partoprenantaj en la foiro.

 

La forumo estos taŭga kadro por antaŭvidi kaj avanci en la procezo por prepari la planon de la ekonomio  2018, multobligi la mastrumon de inventaroj koncerne al la provizoj kaj loĝistiko.

 

Dum la malferma sesio de la forumo, la vicministro de ekonomio kaj planado, René Hernández, invitis ĉiujn profiti efike tiujn ĉi tagon de laboro kaj interŝanĝo, kies rezultoj evidentiĝos en la venonta jaro, kiam konkretiĝos la proponoj nskiĝintaj el tiu ĉi evento.

 

La evento alvokis stimuli la efektivigon de la investo-projektoj ligitaj al la evoluprogramoj ekonomiaj de la lando kaj rapidigi la efikan kaj oportunan uzon de la ofertoj per eksterlanda financado.

 

Estis informite ke la celo por la venonta jaro estas certigi etan avancon en la procezo por transformi la ekonomian strukturon de la lando, kun pli granda pezo en la agrikulturo kaj la manfabrikado, tio estas, nutriga industrio kaj enpakado, celante redukti la import-dependecon kaj akompani la kreskojn rezultintajn el la dinamiko de turismo kaj komerco.

 

Tiu ĉi evento, kiun partoprenas spertuloj el diversaj ekonomiaj branĉoj, proponas prelegojn pri la rolo de la kuba ŝtatentrepreno kaj ties mastrumado, la evoluo de turismo konsiderante la produktivan ĉenerigon, kaj ankaŭ  la politikon pri eksportado kaj ekstera komerco.

 

Tiaspeca evento, kiu sesios dum dek tagoj en Expocuba, estos denove faciliga scenejo de la entreprena mastrumado, kie la negocistoj kubaj observos kaj eltrovos potencialojn kaj strategiojn ekonomiajn kiuj loku iliajn instituciojn kaj la landon en la vojon de daŭripova kresko.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up