Ekas enskribiĝoj en la virtualaj kursoj de la instituto pri ĵurnalismo José Martí.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-15 18:24:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La internacia instituto de ĵurnalismo José Martí inaŭguris sian Virtualan Klasĉambron, kiu kontribuos al daŭra specialiĝo de ĵurnalistoj kubaj kaj eksterlandaj.

La profesoro Manuel Alejandro Romero, de la fakultato pri komunikado de la Havana Universitato estas la kreinto de tiu ĉi platformo bazita sur la teknologio Moodle, kiu ĉi-16-an de junio akceptos la unuajn studentojn al sia kurso pri Sociaj Retoj.

Tiamaniere, la instituto ofertos neĉeestajn kursojn kaj enmanigos la plej avangardajn teknologiaj ilojn al siaj studentoj kaj povos tute sekure interŝanĝi kun ili.

La unua kurso, temas pri metiejo pri sociaj retoj, estas unu el la plej ŝatataj en tiu institucio de antaŭ kelkaj jaroj.
La enskribiĝo estos malferma ĝis la 22-a de marto. 

La prof. Romero asertis ke ĝi estas elpensita por ĵurnalistoj kaj komunikistoj, ĉefe, sed utilas por aliaj profesiuloj interesiĝantaj pri retoj sociaj.

Laŭ klarigis la specialisto, la kurso ebligos ke la lernanto evoluigu siajn kapablojn rilate al komunikado en ciferecaj medioj kaj pri specifaj eroj kiel algoritmo pro labori ĉe Fejsbuko, ties ĉefaj iloj kaj sukcesaj faktoroj en tiu platformoj. Samkiel pri Tvitero, Instagram kaj video kaj aŭdaĵoj en la reto.

fonto: Cubaperiodistas



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up