Vojaĝagentejoj pliigas kontraktojn kun ne ŝtataj turistaj gastejoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-22 12:42:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kongrue kun la politiko skizita de la 6-a kongreso de la komunista partio, dum tiu ĉi jaro kreskadis la kontraktado de diversaj vojaĝagentejoj kun la ne ŝtata sektoro en la turismejo de Viñales, la plej grava en la okcidenta provinco Pinar del Rio.
Tiu ĉi decido konsistigas alternativon por respondi al la mendoj de loĝlokoj dum la alta sezono, ege supera al la kapacito de la tri hoteloj situantaj en la valo, kaj samtempe, tiamaniere ampleksiĝas la ofertoj je dispono de la klientoj, laŭ asertas estraranoj de la sektoro.
Pro tio jam estas subskribitaj proksimume 200 kontraktoj inter la vojaĝagentejoj Cubatur, Havanatur kaj Cubanacán kun lu-domoj kaj la cifero devos kreski.
Dilkeson Toledo, reprezentanto de Havanatur en la provinco, klarigis ke ĝis nun la sperto tre pozitive evoluas.
Li aldonis, ke “antaŭe, ofte oni devis loĝigi la ĉiĉeronojn kaj ŝoforojn en instalaĵoj de la urbo Pinar del Rio, je 30 km de la grupoj kiujn ili prizorgis, kaj eĉ, ekzistis klientoj interesitaj pri specifaj agadoj en la teritorio, kiel la padumadoj, kiujn oni devis loĝigi en Havano, anstataŭ en Viñales mem, pro tio ke la hoteloj ne havis kapaciton”.
Aliflanke, Yarelis Moreno, reprezentanto de Cubatur, aldonis ke la kontraktoj kun tiuj lu-domoj de la ne ŝtata sektoro, kongruas kun la intencoj de la kuba turismo diskonigi la vivstilon, kulturon kaj radikojn de la kuba popolo.
Profitante la belecon de la Valo de Viñales, rekonata de UNESCO kiel kultura pejzaĝo de la Homaro, la vilaĝo posedas pli ol 700 lu-domojn por gastigi vizitantojn.
Tiu ĉi agado ekzistas ekde la jaro 1997, sed la ebleco esti ligita al vojaĝagentejo signifas plian fonton por akcepto de gastoj kaj ankaŭ pli da reklamado kaj rekono al tiuj domoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up