Raportas Kubo rekordajn perdojn provokitan de la usona sieĝo popolsufoka

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-19 16:53:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj aferoj

Havano, okt 19 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, prezentis ĉi-merkredon al la nacia kaj eksterlanda gazetaro la Raporton pri la efiko kaŭzita de la usona blokada politiko kontraŭ Kubo en la lasta jaro.

Ni vivas en antaŭe ne ekzistinta  kunteksto de senprecedenca streĉiĝo de la blokado, de ekonomia sufokado, de ekonomia milito,  kaŭza je  disfalo de la kuba ekonomio, kaŭza de  neantaŭvideblaj sekvoj, denuncis la kuba ministro pri eksteraj aferoj dum la renkontiĝo kun la gazetaro.

Rodríguez precizigis, ke inter aŭgusto 2021 kaj februaro 2022, la blokado kaŭzis al Kubo perdojn en la ordo de 3 806,5 milionoj da dolaroj, rekorda kvanto dum nur sep monatoj. La Malneta Interna Produkto povus esti kreskinta je 4.5% en tiu periodo se la blokado ne ekzistus.

En la unuaj 14 monatoj de la nuna usona registaro, la damaĝo kaŭzita de la blokado atingis 6 mil 364 milionojn da dolaroj, damaĝo de pli ol 454 milionoj da dolaroj monate kaj +15 milionoj da dolaroj ĉiutage.

La akumulitaj damaĝoj dum ses jardekoj de aplikado de ĉi tiu kruela politiko sumiĝas al 154 mil 217,3 milionoj USD. Je la valoro de oro sur la internacia merkato, la blokado kaŭzis kalkuleblajn damaĝojn de pli ol 1 duiliono 391 mil 111 milionoj USD.

La agado de la kuba ekonomio en la lastaj du jaroj estis neeviteble influita de la sekvoj de la blokado kaj ĝia koincido kun Kovim-19.

La malmultaj provizantoj, kiuj decidis daŭre provizi Kubon per produktoj, altigis siajn prezojn. Samtempe, Usono aplikas regulojn de timigado kaj persekutado kontraŭ fuelprovizaj kompanioj.

Li rimarkis, ke prezidento Joe Biden tenas politikon de maksimuma premo kontraŭ Kubo iniciatita de la registaro de Donald Trump.

La 2-an kaj 3-an de novembro la UNGA konsideros la projekton de rezolucio titolita “Necesas fini la ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudita de Usono de Ameriko kontraŭ Kubo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up