Komenciĝas en Kubo la 8-a kongreso internacia de socia laboro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-05 07:16:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 5 jun (RHK) La 8-a kongreso internacia de socia laboro kiu komenciĝas ĉi-lunde en Havano, estos aparte dediĉita al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.

Partoprenantoj de pli ol 10 landoj povos pli informiĝi pri la sociaj politikoj en scenejoj ŝanĝiĝantaj kaj  la publika sano en Kubo, temoj kiuj estos prezentataj de prestiĝaj akademianoj kubaj.

Kiel parto de la programo oni okazigos trejnajn kursojn pri la fako kiuj estos gvidataj de specialistoj landaj kaj eksterlandaj.

En tiu ĉi kunkteksto de antaŭkongresaj kursoj, la brazilanino Fabiana Estevez disertacios pri la socia servo en la sudamerika lando, en la sidejo de la nacia konsilantaro de sciencaj societoj de sano, en Havano.

Laŭ la programo, la akademiaj agotagoj komenciĝos marde per magistra prelego  de Rory Toruel, ĝenerala sekretario de la internacia federacio de socia laboro (FITS) sub la temo La politikaj solvoj bezonas solidarecon.

Inter la aŭspiciantaj institucioj estas la ministerio de publika sano, la fonduso de loĝantaro de UN, FITS kaj la latinamerika asocio de edukado kaj esplorado en socia laboro.

La evento sesios ĝis la 10-a de junio kaj ĝi konsistigos klaran esprimon de pluraleco, kiu karakterizas edukadon, esploradon kaj praktikojn de socia laboro en la nuna mondo plurmaniere esprimita.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up