La kuba ministro pri ekstera komerco Rodrigo Malmierca finis sian viziton en Usono

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-19 07:54:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La oficiala laborvizito de la kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, finiĝis per kunsido en Washington kun la guberniestro de la usona ŝtato Virginia, Terry MacAuliffe, kiel fermo de sia laborvizito en tiu lando.

Malmierca akceptis la funkciulon kune kun la ambasadoro José Ramón Cabañas, en la diplomatia sidejo de la insulo.

MacAuliffe vizitis Havanon la pasintan monaton, kie li dialogis kun Malmierca pri la negoceblecoj en la kariba lando, en la kunteksto de la proksimiĝo inter la du registaroj kiel anoncite en decembro de 2014.

La guberniestro de Virginia alvokis elimini la sieĝon ekonomian, komercan kaj financan kontraŭ la insulo.

Per la nuna dialogo en Washington, Malmierca finis intensan laboragendon en la usona teritorio, kiu inkluzivis eventojn en la Komerca Ĉambro, en la departemento pri komerco kaj en la instituto usona de la paco.

La kuba ministro kaj kelkaj akompanantoj estis akceptitaj de la ŝtata sekretario, John Kerry, kelkajn horojn post la anonco de la vizito de la prezidento Barack Obama al Kubo la 21-an kaj 22án de marto.

 Dum siaj prezentoj antaŭ funkciuloj, negocistoj, akademianoj kaj ĵurnalistoj, Malmierca rekonfirmis la volon de Havano avanci al normaligo de la reciprokaj rilatoj kaj insistis pri tio ke la sieĝo usona estas la ĉefa obstaklo en la plenumo de tiu celo, same dezirata de la nuna administracio usona.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up