Vizitas Kubon la sekretariino pri komerco de Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-08 19:26:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La sekretariino pri komerco de Usono, Penny Pritzker plenumis dutagan viziton al Kubo, kie ŝi kunsidis kun la ministro de komerco ekstera kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca.

Ŝi esprimis ke “tiu ĉi ŝanĝo de politiko de sia lando al Kubo, originas en la deziro esenca plibonigi la vivon de la popolo de ambaŭ landoj. Ni volas helpi la kuban popolon konektiĝi kun la monda ekonomio kaj ĝui pli bonan vivnivelon kaj samtempe ni volas doni al la popolo de Usono la ŝancon proksimiĝi al Kubo kaj starigi rilatojn kun la kuba popolo.”

La konversacioj okazis en afabla etoso inter ambaŭ partoj. En la bonvenigaj paroloj la ministro Malmierca asertis: “Ni scias ke ne estos facila procezo, ĉar estas multaj diferencoj, sed ni aprezas la regulojn adoptitajn de Obama por fleksigi la komercajn rilatojn”.

Li parolis pri la bezonoj daŭre labori por elimini la sieĝon, kiu estas la ĉefa obstaklo por ke la rilatoj normaliĝu; li aldonis ke “Kubo konsideras ke ni devas plu labori, eĉ antaŭ ol la propono elimini la sieĝon atingu la Kongreson”.

Siaflanke, Pritzker asertis ke ŝi konsideras honoro la fakton esti en Kubo por pristudi temojn reguligitajn inter Kubo kaj Usono. En decembro pasinta, ŝi esprimis, “la prezidentoj Obama kaj Raúl Castro decidis kuraĝe ne plu esti katenitaj de nia propra historio kaj ekfokusiĝi en la realo nuna kaj estonta”.

“Komenciĝo estas la fleksiĝo. Ni komencis fleksigi kelkajn regulojn. Mi kredas ke la centro, la celo de la laboro estas la ŝanĝo”, ŝi emfazis.

 “Por helpi nin atingi tiujn ĉi celojn, ni forigis kelkajn limigojn pri la monsendaĵoj, fleksigis la limigojn por eksportado kaj importado, inkluzive en la agrikultura sektoro kaj komunikado, aldone al ŝanĝoj  por rajtigi vizitojn al la insulo”, ŝi aldonis.

“Ni ne celas ke tiuj ĉi ŝanĝoj havu efikon kiu ŝanĝu la vivon de la kubanoj de la nokto al mateno. La efiko venonta dependos de la adoptado de necesaj reguloj por aktualigi la reguligon de temoj ekonomiaj, tiel ke ĝi akompanu la konstantan evoluon de la privata sektoro de Kubo kaj kreskigu la prosperon de la insula popolo”, ŝi asertis.

La vojaĝo de la sekretariino pri komerco al Kubo, estas la dua kiun   faras membro de la ministeria stabo de la prezidento Obama; en aŭgusto ĉi-jare vizitis la insulon John Kerry, la ŝtata sekretario,  por ĉeesti la malfermon de la usona ambasadejo en Havano.

Spite al fleksigo de kelkaj limigoj al komerco kaj vojaĝoj de usonanoj al Kubo, kadre de la rajtigitaj kategorioj, ankoraŭ validas la malpermeso por viziti la insulon kiel turistoj.

Ankaŭ ne estis modifoj pri esencaj apektoj de la politiko de sieĝo ekonomia al Kubo, kiel la maleblo utiligi dolaron en la financaj transakcioj internaciaj de Kubo kaj la ebleco komerci kun filioj de usonaj  entreprenoj en triaj landoj. Daŭre restas valida la fakto ke Kubo devas per kontanta mono antaŭpagi ĉion kion aĉetas en Usono.

Nuntempe Kubo kaj Usono laboras en la kreado de komuna laboragendo kun konkretaj celoj je mallonga kaj meza tempolimo kiuj estos impulsitaj de Duflanka Komisiono kies unua renkontiĝo okazis en Havano, kaj inkluzivis dialogon pasintsemajne  pri temoj de civila aeronaŭtiko.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up