Komerco por trudi sian potencon: Usono unue

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-31 09:52:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel estas sciate la usona prezidento Donald Trump alte levas la flagon “Usono unue” en sia politika diskurso kaj evidentigas ĉiutage ke por plenumi ĝin validas ĉiuj taktikoj de ĉantaĝo kontraŭ la mondo. Li trudas sian potencon per dogan-tarifoj kontraŭ pluraj landoj tra la mondo kaj per alispecaj minacoj. Pri tiu ĉi temo aludas la artikolon publikigitan de Le Monde Diplomatique, de Alain BIHR,  kiu referencas al la merkantilismo.

La aŭtoro titulas sian artikolon Komerco por trudi sian potencon, alia historio de la merkantilismo  en Le Monde Diplomatique kaj pritraktas merkantilismon,  politika ekonomio de la frua aĝo de la kapitalismo, kiu estas ordinare prezentata kiel ekonomia doktrino, laŭ kiu la no metaloj konsistigas la ĉefan riĉaĵon de la ŝtatoj. Sed tiu difino invitas al du malsamaj interpretoj.

Unuflanke ĝi kompreneblas kiel esprimo de la absolutisma karaktero de la ŝtatoj, kiuj leviĝis dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj en la okcidenta Eŭropo kaj kiuj volis certigi sian suverenecon en la ekonomia, jura, diplomatia kaj militisma kampoj. Do laŭ tio temus pri politika ekonomio kaj samtempe pri ekonomia politiko de la absolutismo. Aliflanke ĝi ankaŭ interpreteblas kiel la esprimo, ene de tiuj samaj ŝtatoj, de la kreskanta dominado de la kapitalismaj ekonomiaj interesoj. Komerca kapitalo unue, sed ankaŭ industria kapitalo.

La artikolo atentigas pri tio per la jena demando: ĉu la temo emfazata de s-ro Donald Trump, de la „Usono unue” montras la volon reveni al la merkantilismo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiu celis submeti la komercajn rilatojn al la klopodoj de la ŝtato akiri potencon ? Tiu hipotezo subtaksas la ligojn, kiuj unuigas la merkantilismon kaj la liberkomercon ĉirkaŭ sama strategio : konkeri la mondmerkaton.

La aŭtoro emfazas ke  la merkantilismo estis ambaŭ samtempe, tio estas, komerca kapitalo kaj industria kapitalo. Ĝi samtempe celis fortigi la potencon de la princo (potenco esence militisma kaj kiu do bezonis sufiĉan kaj konstante nutratan publikan buĝeton) kaj kontentigi la interesojn de la kapitalistaj entreprenistoj.

La unua celo de ĉia ekonomia politiko merkantilisme inspirita estas akiri oron kaj arĝenton, same por plenigi la ŝtatajn kasojn kiel por provizi la monujojn de la komerca burĝaro (kiu estas la ĉefa provizanto de la princaj fondusoj) kaj, eĉ pli larĝe, por certigi al si la rimedojn por cirkulado en necesa kvanto kaj kun la necesa kvalito por la funkciado de la komerco.

Cetere, ĉu vi trovas similaĵojn en la nuna epoko? Sendube, indas tralegi la tutan artikolon kaj eltiri proprajn konkludojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up