La kafo kuba atingos Usonon pere de Nespresso

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-21 06:52:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La gazeto USA Today sciigis ke la kuba kafo atingos Usonon per tria mano, tio estas, la svisa kompanio Nespresso, de la grupo Nestlé S.A, kiu anoncis ke fine de la jaro ekvendos la kafon en Usono.

Laŭ la informo, la kuba kafo, dumlonge malparmesita en Usono, kiel sekvo de la ekonomia sieĝo kontraŭ la insulo, estos vendata per limigita eldono, nomata Cafecito de Cuba, en vendejoj, per telefono kaj en reta linio.

Guillaume Le Cunff, prezidanto de Nespresso USA, esprimis ke bonas esti la unua kompanio kiu provizos kuban kafon en la usona merkato. Li aldonis ke la kompanio multe interesiĝas pri evoluigo de interkonsento je longa tempolimo por certigi taŭgan provizon de kuba kafo al la usonaj klientoj kaj plibonigi la vivkondiĉojn de la kubaj produktantoj.

“Tiu ĉi estas startpunkto, li aldonis, kaj ni tre optimistas”. Li aldonis sian esperon ke la usonaj konsumantoj povu eksperimenti tiun ĉi nekredeblan kafon kaj ĝui ĝin nun kaj poste.

Nespresso aliĝis al TechnoServe, organizaĵo sen profitceloj kun sidejo en Washington, kiu helpas al kafoproduktantoj en Kolombio, Suda Sudano, Kenjo kaj Etiopio.

David Browning, vicprezidanto por strategiaj iniciatoj de TechnoServe, vizitis Kubon de antaŭnelonge por dialogi kun funkciuloj kaj viziti etajn famojn kie kreskas la kuba kafo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up