Kubo atentigas Usonon pri provokaj planoj perfortaj kontraŭ la internacia rajto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-23 11:06:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 23 (RHK) Kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez avertis la nordamerikajn aŭtoritatojn pri provokaj planoj, kiuj de tiu lando intencas organizi ŝipajn rimedojn por alveni ĉi-vendrede en ĉirkaŭan regionon kun la insulo.

“Ni eksciis, ke oni preparas floteton de Usono al Kubo. Mi avertas la Usonan Registaron agi serioze por eviti incidentojn, kiuj ne interesas ambaŭ partiojn”, li diris en gazetara konferenco la antaŭan tagon.

Rodríguez asertis, ke kontraŭkubaj organizaĵoj kun sidejo en Florido, kun la subteno kaj kuraĝigo de registaraj aŭtoritatoj en tiu ŝtato, preparas ĉi tiun vojaĝon ĉi-vendrede, kiun li priskribis kiel provokon.

La ministro malakceptis la deklarojn kaj akuzojn de Vaŝingtono kiel agon de kruda enmiksiĝo en internajn aferojn de Havano, celanta malobservi internacian juron kaj proprajn leĝojn.

Li diris, ke Usono ne havas la moralan aŭtoritaton postuli al Kubo pri homaj rajtoj, responde al la sankcioj de tiu lando kontraŭ la ministro de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kubo, Álvaro López Miera, kaj la Speciala Brigado de la Ministerio de la Interno.

Vaŝingtono anoncis ĵaŭde novajn punojn kontraŭ menciitaj insulaj oficialuloj asertante 'misuzojn kontraŭ manifestaciantoj', post la tumultoj de la 11-a de julio pasinta.

Tiusence la estro de kuba diplomatio dementis la usonan prezidenton, Joe Biden, kaj alvokis lin mencii supozatajn malaperojn post la perfortaj incidentoj raportitaj la antaŭan semajnon.

Li ankaŭ alvokis la nordajn aŭtoritatojn identigi supozatajn neplenaĝulojn malliberigitajn pro tiaj eventoj, kiel asertas usonaj oficialuloj kaj politikistoj, kaj ankaŭ interesataj amaskomunikiloj.

La ministro reasertis la plendon de sia lando pri la efikoj de "ekstrema manipulado de ciferecaj retoj kaj la nedeca konduto de teknologiaj platformoj, plejparte kontrolitaj de la najbara lando."


Fonto:PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up