Kubo instigis Usonon plenumi migradinterkonsentojn sen selektivecoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-13 09:55:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 13 (RHK)  Delegacioj de Kubo kaj Usono okazigis duflankan interparolon pri migrado merkrede en Vaŝingtono DC, en kiu ili ripetis la neceson garantii regulan, ordon kaj sekuran migradon.

Vicministro pri Eksteraj Aferoj Carlos Fernández de Cossío prezidis la kuban flankon, kaj David Cloe, vicsubsekretario pri Interna Sekureco por la Okcidenta Hemisfero, la usona flanko.

Dum la kunveno estis reviziita la plenumo de la duflankaj Migraj Interkonsentoj, kies celo estas ĝuste garantii regulan, sekuran kaj ordigitan migradon, kaj Kubo reasertis sian volon plenumi kaj respekti, kiel ĝi faris ĝis nun, la establitajn devontigojn.

Krome, li ripetis sian zorgon pri la rimedoj por stimuli kontraŭleĝan migradon. "Speciala emfazo havas la negativan efikon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono", li aldonis.

La kuba flanko avertis, ke la prefera traktado ankoraŭ ricevita de samlandanoj kiuj eniras la usonan teritorion kontraŭleĝe kaj la valideco de la Kuba Alĝustigo-Leĝo ankaŭ konsistigas instigojn.

Same, li insistis pri la graveco  restarigi  la prilaboradon de ne-enmigrintaj vizoj ĉe la usona ambasado en Havano.

Tiusence li emfazis, ke, post sep jaroj, la devo vojaĝi al tria lando por akiri vizon estas neklarigebla por la kuba civitano, kiam ekzistas Ambasadejo kaj Konsulejo en Kubo kaj pruviĝis la malvero de la kvazaŭaj kaŭzoj fermi tiajn servojn en la kariba nacio.

La reprezentantoj de Kubo ree malakceptis  la transdonon de politika azilo al la kuba civitano Rubén Martínez, aŭtoro de la forkapto de kuba civila aviadilo AN-2, la 21-an de oktobro.

"La senpuneco por tiaspecaj okazaĵoj instigas kontraŭleĝajn agojn kun danĝeraj kaj negativaj konsekvencoj por la aviada sekureco kaj la nacia sekureco de ambaŭ landoj," ili avertis.

Kubo emfazis la gravecon plenumi la duflankajn interkonsentojn pri migrado en ilia tutaĵo kaj ne selekteme, kaj reasertis sian volon daŭrigi la rondojn de intertraktado pri migrado.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up