Asertas Ramonet ke la fina krizo de la okcidenta regado ekis.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-15 07:55:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Panamo, 15 nov (RHK) La forfalo de Okcidento komenciĝis laŭ evidentigas la kampanja slogano de la elektita prezidento Donald Trump, “fari Usonon granda denove”, asertis la politologo Ignacio Ramonte en ĉi tiu urbo.

La direktoro de la franca gazeto Le Monde Diplomatique, Ignacio Ramonet, prezentis  magistran prelegon en la ŝtata universitato de la Amerikoj (Udelas) kie detale analizis la tutmondan edukadon kaj ties ŝanĝojn, kion li konsideras la unua el 10 signoj de la nova homara ciklo, raportis la informagentejo  Prensa Latina.

Li esprimis ke la estiĝo de potencaj polusoj, inter ili, Ĉinio, Rusio kaj Hindujo, endanĝerigas la regadon de Usono, kaj “tion nomatan Usona Jarcento, komenciĝinta fine de la unua mondmilito, en 1918, avancas al la fino. Tio ne signifas ke malaperos komplete”.

Li ankaŭ parolis pri aliaj landoj kun loĝantaroj kaj ekonomioj kreskantaj, kiujn li taksis en tria nivelo de influo rilate la multpolusecon, tial ke ili ankaŭ povas konsistigi regionajn polusojn hegemonajn, kiel ekzemple, Indonezio, Brazilo, Vjetnamio, Turkio, Niĝerio kaj Etiopio.

Li prezentis datumojn por argumenti siajn asertojn, kiel la nuna partopreno de la nomataj okcidentaj potencoj en la monda ekonomio, kiu estas 56%, sed oni antaŭvidas ke en 2030 ĝi falos al 25% , kaj asertis ke unu el la sekvoj de tio estas ankaŭ kialo kiu kontribuis al elekto de Trump en la usonaj balotoj.

Ramonet resumis tiel la venko de la milionulo: “Estas kvazaŭ lasta spiro de socio blanka, esence, en Usono, kiu vidas sian lastan ŝancon antaŭ ol la minoritatoj, kunaj aŭ aliancitaj, fariĝu reala plimulto”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up