Intelektulo Ignacio Ramonet antaŭvidas usonan fiaskon en ekskludema pintkunveno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-31 11:50:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, maj 31 (RHK) La franc-hispana intelektulo Ignacio Ramonet konsideris, ke la IX-a Pintkunveno de la Amerikoj, planita por Los-Anĝeleso en junio, estas kondamnita al fiasko pro la ekskludema pozicio de Usono kontraŭ Kubo, Venezuelo kaj Nikaragvo.

Evidentiĝas, ke ĉi tiu pintkunveno estas malbone prezentita, kaj oni povas de nun diri, ke ĝi estas diplomatia fiasko de la administrado de la prezidento Joseph Biden, kiu denove seniluziigas sian agadon, li avertis.

Laŭ la fama ĵurnalisto kaj verkisto, kun sia insisto pri marĝenigo de Kubo, Venezuelo kaj Nikaragvo, Vaŝingtono malŝparis la okazon organizi sukcesan forumon, kun temoj en la tagordo kiel elmigrado kaj sano.

Kion Biden atingis, estas movado de solidareco kun tiuj landoj kaj malakcepto de lia pozicio, krom principaj deklaroj kiel tiuj de la prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, kiu certigis, ke li ne iros al ekskludema pintkunveno, li emfazis.

Ramonet elstarigis ankaŭ la pozicion en defendo de la inkludo en la kontinento de la membroj de la Kariba Komunumo (Caricom) kaj de registaroj kiel tiuj de Bolivio kaj Honduro.

Mi pensas, ke 17 aŭ 18 landoj povus foresti de la renkontiĝo en Los-Anĝeleso, li komentis en ĉi tiu ĉefurbo, kie li partoprenis la antaŭan tagon en omaĝo ĉe Unesko al la historiisto de Havano Eusebio Leal (1942-2020).

La intelektulo atentigis, ke la administrado Biden faris kelkajn gestojn en la lastaj tagoj por malpezigi la blokadon kaj la sankciojn, kiujn ĝi trudas al Kubo kaj Venezuelo, klare nesufiĉaj decidoj.

Pri la kariba insulo, blokita de Usono dum pli ol 60 jaroj, Ramonet pledis por ŝanĝo de pozicio, kiu laŭ lia opinio profitus al la norda lando mem.

Mi subtenas la tezon, ke Usono havu ĉiajn interkonsentojn kun Kubo surbaze de siaj propraj interesoj, konsiderante la fakton, ke la antila nacio ne kreas al ĝi problemon, ĉar ĝi estas serioza kaj stabila najbaro, sen la defioj de perforto, drogokomerco aŭ krimo, li klarigis.

Tiusence, li insistis, ke la Blanka Domo ne nur organizas Pintkunvenon de la Amerikoj direktitan al fiasko, ĝi ankaŭ perdas ŝancon sur la kontinento por alfronti komunajn defiojn.
La demokrata administracio denove elrevigas kaj seniluziigas multajn observantojn tra la mondo, li diris.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up