Piedad Córdoba laŭdas aprobon de la leĝo de amnestio en Kolombio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-29 07:13:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, 29 dec (RHK) La kolombia eks-kongresisto Piedad Córdoba esprimis ke per la aprobo de la Leĝo de Amnestio en la Kongreso de sia lando, “la starigo de la paco komencas realiĝi kaj ne estas renversigo”, skribis la, ankaŭ,  advokato kaj defendanto de homaj rajtoj per sia twitter-konto.

Ŝi ankaŭ esprimis ke de antaŭ 10 jaroj oni batalis por la paco meze de lando ensorbita de la milito, kaj hodiaŭ oni firme paŝas al la paco, kio estas feliĉiga novaĵo.

Siaflanke la prezidento Juan Manuel Santos kaj la estro de la armitaj fortoj revoluciaj de Kolombio. Popola Armeo (FARC-EP), Rodrigo Londoño “Timochenko”, esprimis ke la aprobo de la projekto de Leĝo de Amnestio estas plia paŝo al la paco.

Santos ankaŭ per la socia reto Twitter esprimis sian dankon al la Kongreso pro tiu ĉi historia voĉdonado per kiu estis aprobita de leĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up