Woodward petas la usonanojn vekiĝi

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-12 08:59:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 12 sept (RHK)  la veterana ĵurnalisto Bob Woodward vendigis sian atendatan kronikon de la unua jaro de la prezidento Donald Trump en tiu posteno: libro per kiu la raportisto, kiu helpis malkaŝi la kazon Watergate,  esperas helpi la usonanojn “vekiĝi” fronte al “kerna momento” en la lando.

La ekstraktoj plej gravaj de “Fear: Trump in the White House” (Timo: Trump en la Blanka Domo) jam estis publikaj pasintsemajne, sed tio ne malpliigis la intereson pri la libro, kiu fariĝis la numero unu en vendoj per ciferecaj platformoj de Amazon kaj Barnes and Noble, raportis la informagentejo EFE.

Trump, kiu akre kritikis la libron kaj la aŭtoron, konfirmis ĉi-marde ke la volumo estas “fikcia verko” kiam li estis demandita dum aranĝo en la Blanka Domo.

Woodward defendis la verecon de la libro kaj la integrecon de siaj metodoj kiel ĵurnalisto dum serio da intervjuoj, en kiuj li ankaŭ petis al la homoj serioze konsideri la kaosan programon kiun priskribas la verko.

La aŭtoro esprimis “mi estas konvinkita ke la homoj devas vekiĝi kaj ne ŝajnigi ke tio estas nur politiko aŭ afero partia”.

La libro posedas 357 paĝojn kaj portretas Blankan Domon plenan je asesorantoj alarmitaj kiuj klopodas elteni la impulsojn de la erarema Trump, kaj la titolo referencas al respondo de la nuna prezidento dum intervjuo farita de Woodward en marto 2016 kiam ankoraŭ li konkurencis por esti prezidenta kandidato.

“La vera povo estas timo”, asertis Trump al Woodward, kiu presis tiun frazon en la kvara paĝo de la librokovrilo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up