Elektoj en Usono: ĉu la minora malbono?

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-08 07:41:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 8 nov (PL) Enketo farita de Reuters/Ipsos/States of the Nation prognozis ke la demokrata kandidato al la prezidanteco, Hillary  Clinton, havas 90 elcenton je eblecoj atingi ĉi-marde la venkon en la urnoj, kvankam la rezultoj en la sondado farita ĉi-lunde, donis al ŝi nur du poentojn avantaĝe (45-43) fronte al la respublikano Donald Trump, kio evidentigas teknikan niveligon.

La enketo estis farita inter 15 mil personoj en la 50 ŝtatoj kaj la distrikto de Columbia, aŭguris ke Clinton ricevos 303 voĉojn kaj Trump 235, el la 270 bezonataj por gajni la prezidantecon, raportis la informagentejo Prensa Latina.

La studo antaŭvidas proksimume 60 % de partopreno elekta en la tuta lando.

Laŭ la retejo RealClearPolitics, Hillary Clinton avancas al la elekta batalo kun nacia averaĝa poentaro avantaĝa fronte al Trump (47,2-44,2) laŭ kelkaj naciaj enketoj.

Ambaŭ estas la plej malpopularaj kandidatoj en la nuntempa erao en Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up