UN postulas al Ĉilio esploron pri la murdo de mapuĉa junulo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-20 07:20:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Protestoj en Ĉilio pro la murdo de  mapuĉa junulo

Nov-Jorko, 20 nov (RHK) La regiona oficejo por suda ameriko  de la Altranga Komisiito de UN por Homaj Rajtoj (Acnudh) esprimis sian zorgon pro la forpaso de la mapuĉa komunumano Camilo Catrillanca okazinta pasintsemajne en la regiono de La Araukanio, en la sudo de Ĉilio.

Per komuniko UN alvokis la publikan ministerion efektivigi “esploron fundan, rigoran kaj efikan kiu ebligu klarigi la cirkonstancojn de la okazintaĵoj, samkiel la plenan identigon de la respondeculoj kaj la koncernajn punojn”, raportis la televida ĉeno Telesur.

En la teksto oni indikas ke laŭ la ricevitaj informoj en la regiona oficejo, la okazintaĵoj efektiviĝis kadre de operacio de la specialaj fortoj de la ĉilia polico.”

La Acnudh avertis ke ĝi priatentos la murdon de Catrillanca kaj plu agados kadre de ĝia mandato, je nacia kaj internacia niveloj.

Post la forpaso, policanoj neis la fakton ke ili posedis bildojn pri la incidento, argumentante ke la policanoj ne sukcesis instali kameraojn en siaj kaskedoj, tamen, pasintdimanĉe la registaro agnoskis ke unu policano detruis la bildojn de la  subpremado.

Sciinte pri la murdo de la juna mapuĉo, organiziĝis manifestacioj en la ĉilia ĉefurbo komdamne al la murdo de Catrillanca, kaj same tiuj ĉi manifestacioj estis subpremitaj de la polico.

Ĉi-lunde, en Santiago, la ĉirkaŭaĵoj de la Palaco de la Monero (sidejo de la registaro) estis fermitaj “prevente” fronte al la mobilizado de la manifestaciantoj kiuj estis forpelitaj per gaso kaj akvo.

La ministro de la interno, Andrés Chadwick, informis ke estis eksigitaj kvar policanoj de la grupo de specialaj policaj operacioj(GOPE), kiuj portis gvatkameraojn en la momento de la operacio kaj forviŝis la registritajn bildojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up