Miguel Díaz-Canel rifuzas minacojn de la usona registaro kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-02 12:28:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 2 maj (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel certigis ke la kuba popolo neniam kapitulacos fronte al la konstantaj minacoj de la usona registaro, kiu celas subfosi la sendependencon kaj suverenecon de landoj kiel Kubo kaj Venezuelo.

Per la socia reto Twitter, la kuba prezidento asertis ke ne ekzistas forto, minaco aŭ blokado kapabla apartigi la kubanojn de siaj principoj solidaraj, internaciistaj, latinamerikaj, bolivaraj kaj marti-aj.

Li rimarkigis ke la imperiaj amaskomunukiloj mensogas por pravigi siajn fiaskojn en Venezuelo, kalumnioj kiuj ofendas la kubanojn kaj minacas la liberecon de la popoloj de la regiono.

La kuba prezidento pledis por ne pliaj mensogoj kaj minacoj. Li asertis ke niaj popoloj ne kapitulacos, aludante la provokan anoncon de la usona prezidento Donald Trump,ke li blokados Kubon komplete se la insulo ne forportas siajn trupojn el Venezuelo, kalumnio kiu estis komplete rifuzita de la ministerio pri eksteraj rilatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up