Prezidento de Venezuelo elstarigas la resaniĝon de la lando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-05 10:20:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, dec 5 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, emfazis ĉi-dimanĉe la resaniĝon de la lando, kiu -li asertis- nun vivas en paco kaj havas promesplenan estontecon.
Per sia Tviter-konto, la prezidento skribis:


Ni reakiras la Patrujon per laboro, penado kaj profunda amo al nia Popolo.
Hodiaŭ ni vivas en Paco, ĝojaj kaj kun estonteco kiu promesas, por ni ĉiuj. Feliĉan dimanĉon!,  diris la ŝtatestro.


La 26-an de novembro, la registaro de prezidento Maduro kaj sektoro de la opozicio unuiĝinta en la tiel nomata Unuiga Platformo (PU) subskribis duan partan interkonsenton, por la socia protekto de la popolo.


Laŭ ŝtataj amaskomunikiloj, ĉi tiu interkonsento celas reakiri lernejojn, sansistemon kaj servojn, precipe la elektran sistemon por la celo reakiri pli ol 3 000 milionojn da dolaroj kiuj apartenas al la venezuela ŝtato kaj estis forrabitaj de Usono  kaj ĝiaj aliancanoj en diversaj landoj.


Prezidento Maduro elstarigis en diversaj okazoj la konstantan kreskon de la nacia ekonomio, danke al komuna laboro kun industrio kaj la privata sektoro, kaj subteno al entreprenado.


La sudamerika lando spertis daŭran ekonomian kreskon de 10 procentoj, malgraŭ la pandemio de Kovim-19 kaj la unuflankaj trudaj reguloj konservitaj de la usona registaro.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up