Jorge Arreaza postulas al Usono plenumi la vienan konvencion.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-09 06:48:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La iama ambasadejo venezuela en Usono

Karakaso, 9 maj (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Venezuelo, Jorge Arreaza, postulis al la ŝtatdepartemento de Usono, respekti la principojn de la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj kaj protekti la ambasadejon venezuelan en Vaŝingtono, viktima ĉi-merkrete de novaj agresoj flanke de dekstrulaj grupoj, kiuj malpermesas transdoni bazajn provizaĵojn al la aktivuloj kiuj defendas la instalaĵon.

Per de sia socia reto Twitter, Arreaza denuncis la malregulan situacion kaj samtempe petis al la usona organismo  “protekti la konstruaĵon de nia iama ambasadejo en Vaŝingtono”.

La konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1864) por kiu pledas la diplomatia funkciulo de Venezuelo, estas internacia traktato kiu regulas la diplomatiajn rilatojn inter la landoj kaj la personan imunecon de la diplomataro, informis la televida ĉeno Telesur.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up