Laŭdas Venezuelo neglekton de Rusio pri la kunsido de la Grupo de Lima.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-01 08:22:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 1 aŭg(RHK) Venezuelo elstarigis la decidon de Rusio ne partopreni la venontan kunsidon de la Grupo de Lima, kio evidentigas la respekton de Moskvo al la internacia juro.

La decido de Rusio estas suverena kaj la prezentitaj argumentoj estas perfekte solidaj(…) kio evidentigas ke Rusio estas kompromitita kun la internacia juro kaj paca solvo de la konfliktoj, kiuj povas estiĝi suverene en ĉiu lando”, esprimis la vicministro pri eksteraj rilatoj de Venezuelo, Iván Gil, dum intervjuo kun la rusa informagentejo Sputnik.

Komence de julio, Peruo invitis Ĉinion, Rusion, Kubon, Usonon kaj kelkajn aliajn landojn por diskuti la situacion de Venezuelo en Lima.

Komuniko el Kremlino sciigis ke “ni dubas pri korekteco de vidpunkto kiu antaŭvidas diskutojn pri la problemoj de demokratio en Venezuelo, sen la ĉeesto de la venezuelanoj, reprezentitaj de la registaro de Maduro kaj aliaj politikaj fortoj”.

La venezuela vicministro reliefigis ke la sinteno rusa evidentigas ke tiulando prioritatas la “internacian juron kaj la Ĉarton de UN anstataŭ  la interesojn personajn aŭ ideologiajn”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up