Nicolás Maduro: la esenco estas rezistemo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-02 08:45:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, 2 aŭg (RHK) La venezuela prezidento Nicolás Maduro ratifis ke fronte al la konstantaj agresoj kaj punoj altrudata de la usona registaro kontraŭ la sudamerika lando kaj popolo, la  esenco estas rezistemo.

Dum ceremonio diplomiĝa de arbaraj fajrobrigadistoj kaj parko-gardistoj el la nacia universitato eksperimenta de la sekureco (UNES), la ŝtatestro  alvokis la civitanaron rezisti kun digno kaj moralo, kaj esprimis sian certecon pri daŭra avanco, tiel raportis la televida ĉeno Telesur.

Maduro aldonis ke “ni havas la rajton, la forton kaj la benon de Dio, sendube(…) sed  ni ne nur rezistos, ni devas aktive iri al batalo por avanci  ofensive, strategio kiu fontas el Bolívar”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up