Nicolás Maduro: provoka agado de usona ŝipo estis modele rifuzita.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-15 07:43:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Usona ŝipo eniras la teritoriajn marakvojn venezuelajn.

Karakaso, 15 maj (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, taksis kiel provoka la ĵusan eniron de usona ŝipo en la teritoriajn marakvojn venezuelajn.

Asertis Maduro ke “temis pri provoko, por elpruvi la reagon de la armeo, por konstati ĉu estis timo aŭ hezitemo, sed la reago de la venezuela armeo estis modela”.

La venezuela ŝtatestro laŭdis la preparon moralan kaj psikologian de la armeanoj fronte al la eniro de la usona ŝipo en la teritorian maron de tiu kariba lando kaj asertis ke temas pri “venko de la internacia juro, la paco kaj la moralo de la venezuela armeo”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up