Banka sektoro elstarigas defiojn fronte al sieĝita ekonomio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-08 11:54:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 8 (RHK) La financa sektoro de Kubo estas hodiaŭ unu el la plej trafitaj de la usona blokado, kiu trudas pli grandajn defiojn por konservi la stabilecon de la valuto kaj la funkciadon de la bankoj kaj institucioj de la sistemo.

Tio estis malkaŝita dum la jarbilanca kunveno de la Centra Banko de Kubo (BCC), al kiu ĉeestis la prezidento de la Respubliko Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero.

Dum la renkontiĝo ili ankaŭ faris referencon al la kompleksaĵoj truditaj de la maljusta inkludo de la insulo en la liston de landoj sponsorantaj terorismon, same kiel la internacia scenaro.

Marrero elstarigis la rolon de la BCC en la efektivigo kaj kontrolo de la projekcioj de la Registaro por korekti misagojn kaj reakceli la ekonomion.

Li emfazis sian ŝlosilan partoprenon en la makroekonomia stabiliga programo kaj monpolitiko, kaj en la elimino de interŝanĝa dueco kaj la kontraŭleĝa kurzo, kun rekta efiko al inflacio kaj prezo-formado.

La registarestro deklaris, ke oni devas serĉi pliajn instigojn por stimuli kontantajn deponejojn en la bankoj de la lando, plibonigi la kvaliton kaj provizon de servoj, certigi mekanismojn por kolekti fremdan valuton, serĉi eksteran financadon kaj pliigi la aprezon de la riskoj de ciberatakoj.

La ministro prezidanto de la BCC, Juana Lilia Delgado, emfazis, ke unu el la celoj por 2024 estas identigi projektojn kiuj generas eksterajn enspezojn kaj antaŭenigas la plibonigon de la fluo de fremda valuto al la lando.

La financa institucio ankaŭ planas akiri novan financadon por akceli la agadon de la eksporta sektoro; efektivigi novan mekanismon por la atribuo kaj administrado de likva mono por ĉiuj ekonomiaj agantoj kaj reakiri monsendfluojn.

Li aldonis, ke oni laboros pri regrandigo de la interŝanĝa merkato, donante kontinuecon al agoj por plivastigi la internaciajn rilatojn de la kuba banka kaj financa sistemo kaj solidigi la procezon de bankado kun partopreno de la cetera socio.

Aliaj agojkoncernas normigadon de elektronikaj pagsistemoj kun la uzo de ĉiuj platformoj kaj kodoj deplojitaj tutlande kaj dizajnado de aliaj strategioj por redukti la uzon de kontantmono en transakcioj.

Bankaj aŭtoritatoj klarigis, ke unu el la ĉefaj problemoj estas la malnoviĝo de teknologiaj ekipaĵoj, inkluzive de la 800 ATM-oj en funkciado, el kiuj, averaĝe, 77 procentoj liveras kontantmonon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up