En Kubo la Patriarko Kirill estis akceptita de la kuba prezidento

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-13 15:31:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi semajne alvenis al Kubo por plenumi oficialan viziton, la Patriarko de la ortodoksa eklezio de Moksvo kaj  Rusio, Kirill kiu estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.

La patriarko plenumas ampleksan programon kiu inkluzivas liturgoon en la katedralo  ortodoksa de Havano, Nia Sinjorino de Kazan.

La gvidanto de la eklezio ortodoksa rusa, esprimis ke la popoloj de sia lando kaj Kubo ĉiam estis ligitaj pro sentoj de kunlaboro kaj amikeco; li memorigis ke tiu ĉi estas la kvara vizito al Kubo, sed la unua kiel estro de la eklezio; li esprimis la eblecon dialogi kun la homoj kaj transdoni la bondezirojn de la rusa popolo: "Mi estas patriarko de ĉiuj Rusioj, de la historia Rusio, kaj en ties nomo mi transdonas saluton", li emfazis.

La deponis florbukedon en la tombejo de la internaciista soldato soveta; sekve li vizitis la infanlernejon "Solidareco kun Panamo" kie studas infanoj kun specialaj bezonoj kaj li transdonis donacon de rulsaĝoj; la Patriarko estis investita per la ordeno José Martí, la plej alta distingo de la kuba ŝtato.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up