Ĉinio kontraŭreagas al la usona enmiksiĝo en ties internaj aferoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-02 09:42:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La ŝipo USS Patriot en la haveno de Hongkongo en julio de 2001

Pekino, 2 dec (RHK) La heroldo de la ministerio de eksteraj rilatoj de Ĉinio, Huam Chunying, komunikis hodiaŭ dum informa kunsido en la ĉina ĉefurbo, ke la azia lando suspendis la revizion de petoj faritaj de aviadiloj kaj ŝipoj militaj de Usono por viziti Hongkongon, responde al la nomata “Leĝo de Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Hongkongo”, subskribita la 27-an de novembro flanke de la usona prezidento, Donald Trump.

La menciita normo konfirmas la subtenon de Usono al tiu administra regiono speciala de Ĉinio, post monatoj de kontraŭregistaraj protestoj.

Krome, la heroldo sciigis ke la aprobo de tiu leĝo flanke de la usonaj aŭtoritatuloj, “ignorante la protestojn de Ĉinio”, reprezentas “gravan perforton de la internacia juro kaj la bazaj normoj de la internaciaj rilatoj, samkiel enmiksiĝon en la internaj aferoj de Ĉinio.”

 “Responde al tio Pekino decidis puni kelkajn organizaĵojn ne registarajn de Usono, inkluzivante la NDI, Human Rights Watch y Freedom House”, pro ties subteno al ekstrermistaj kaj perfortaj agoj en Hongkongo, precizigis Hua Chunying.

La menciita leĝo, antaŭ la subskribo de Trump, estis aprobita per subteno de la du partioj, tiom en la Senato kiel en la Reprezenta Ĉambro. Tiu ĉi normo devigas la usonan prezidenton prezenti jaran raporton al la leĝofarantoj pri la aŭtonomeco de la regiono kaj pri tio ĉu la ĉina registaro agas iamaniere por ĝin limigi.

Pasintsemaje, la aŭtoritatoj de Hongkongo esprimis sian “fortan opozicion” al la nomata leĝo de homaj rajtoj. En sia mesaĝo, Hongkongo “profunde bedaŭras” ke Usono daŭre ignoris iliajn zorgojn pri tiu ĉi afero.

La ĉina ministerio de eksteraj rilatoj memorigis al Vaŝingtono ke “Hongkongo estas parto de Ĉinio kaj ke la aferoj de Hongkongo estas internaj aferoj de Ĉinio, tial ke neniu registaro aŭ eksterlanda forto devas enmiksiĝi”.

Krome, el Pekino oni minacis Vaŝingtonon aktivigi “kontraŭregulojn firmajn” kontraŭ tiuj  “hegemoniaj severaj agoj”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up