Meksiko asertas ke ne estos dialogo dum la ambasadejo estu sieĝata.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-27 08:45:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksikurbo, 27 dec (RHK)La ŝtata vicsekretario de Meksiko por Latinameriko kaj Karibio, Maximiliano Reyes, esprimis ke ne okazos dialogo kun Bolivio se la aŭtoritatuloj de tiu lando ne forprenas la polican sieĝon,  kiu staras en la meskika ambasadejo en La Paz, raportis Russia Today.

Li aldonis ke Meksiko ĉiam pledis por dialogo kiel sola maniero solvi konfliktojn, kaj “ni pretas formale interkomunikiĝi, leĝe kaj diplomatie”.

Maximiliano Reyes petis al la ministro de Bolivio, Karen Longaric, kunsidi por solvi la krizon, kaj li asertis ke Meksiko sendis “24 diplomatiajn notojn” por solvi tiun ĉi malkonkordon”. “Hodiaŭ mem la reprezentantoj de Bolivio nuligis kunsidon”,li asertis.

Estas sciate ke ekde la pasinta lundo Meksiko denuncis ke, bolivia personaro de inteligencio gvatadis la meksikan ambasadejon en tiu lando, kie nunteme estas rifuĝintaj naŭ eksfunkciuloj de la puĉita registaro de Evo Morales.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up