Asertas Arce ke la kulpuloj de la ŝtatrenverso estos juĝitaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-23 12:19:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bolivia prezidento, Luis Arce

La Paz, mar 23 (RHK) La kulpuloj de la ŝtatrenverso en novembro de 2019 en Bolivio estos juĝitaj, kiel antaŭkondiĉo por la paco kaj trankvileco de la nacio, asertis la prezidento Luis Arce.
 
Li deklaris ke “la lando volas vivi pace kaj por tion atingi, unue ni devas garantii justicon, ĉefe kontraŭ la respondeculoj de tiu milita puĉo kaj la agoj de la fakta registaro, kiun kapis Jeanine Anez”.

La ŝtatestro kritikis tion, kion li konsideras “atako de la dekstrularo”, postulis respekton al la 55% de la voĉoj, kiuj elektis lin la 18-an de oktobro kaj bedaŭris ke certaj kandidatoj venkitaj, nun kritikas lian gazetaran mastrumon.

“Ni scias la okazaĵojn de oktobro kaj novembro de 2019, ni travivis faktan registaron. Tion ne povas kaŝi televida reklamo”, li aldonis.

La deklaroj de Arce okazas en momento kiam la juraj aŭtoritatoj procesas grupon de eksaj funkciuloj puĉistaj, interalie, la estrino de la puĉista reĝimo Jeanine Áñez kaj la eksaj ministroj Álvaro Coímbra kaj Rodrigo Guzmán.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up