Usono pritaksas la situacion de sia ambasadejo en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-02-28 16:34:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Usona ambasadejo en Havano

Havano, 28 feb (RHK) La anoncistino de la ŝtata departamento usona, Heather Nauert, asertis en Washington, ke ŝia lando daŭre dialogas kaj interŝanĝas pri la situacio de la ambasadejo en Havano.

Oni  ŝin demandis dum gazetara konferenco pri tio ĉu Usono decidis restarigi siajn diplomatojn en Havano, al kio ŝi respondis ke oni devas decidi ĉu la kondiĉoj surterene pravigas ĉesigon de la nuna stato.

Ŝi memorigis ke tiu ĉi temo estas analizata ĉiun 30 tagojn, kaj venontfoje tio okazos la 4-an de marto.

La pasintan aŭguston, la usona gazetaro diskonigis la informon ke diplomatoj de tiu lando en Havano raportis kelkajn incidentojn rilate al la sano, kio provokis ilian foriron de la insulo kaj pritakson de kuracistoj en Usono.

Post tio, kaj sen koni la kaŭzojn de la raportitaj simptomoj, nek detaloj pri la afero, kelkaj usonaj amaskomunikiloj disvastigis la teorion ke tiuj personoj suferis ian sonatakon. Tia temo estis tuj profitita de homoj kontraŭstaraj al pliproksimiĝo inter la du landoj,  kiel la respublikana senatano Marco Rubio kaj aliaj, kiuj petis fermon de la ambasadejo kaj forpelon de kubaj diplomatoj en Usono.

Kvankam Kubo ofte esprimis ke ne havas respondecon pri tio, kaj science pruvis la okazaĵojn, la usona administracio forpelis 17 kubajn diplomatojn kaj preskaŭ fermis sian ambasadejon en Havano.

Pasintsemajne, delegitaro de kongresistoj el la du ĉambroj de Usono, vizitis Havanon, sub la gvido de la senatano Patrick Leahy de Vermont, kiuj konstatis la realon pri la sekureco de la lando, kaj precize tial ili pridubigis la usonajn decidojn pri la temo.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up