The Washington Post rivelas homajn damaĝojn en irana atako

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-15 09:21:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jan 15 (RHK) La usona gazeto The Washington Post raportis ke almenaŭ du soldatoj estis lanĉitaj el gvata turo kaj aliaj dekoj da soldatoj devis esti traktataj pro cerba skuo kiel rezulto de la atako per misiloj farita de Irano kontraŭ la usona militbazo de Ain-al-Asad, situanta en la provinco okcidenta de Irako, Al-anbar.

La atako de la irana korpuso kontraŭ la strategia flughaveno kaj la militbazo en Irako, estis reprezalie al la krima atako usona, kiu  mortigis la komandanton de la forto Quds, la leŭtenanto generalo Qasem Soleimani la pasintan 3-an de januaro.

La nova raporto forĵetas la asertojn de la prezidento de Usono, Donald Trump, pri tio ke la irana operaco milta ne kaŭzis viktimojn kaj nur provokis “minimumajn” materiajn damaĝojn.

Fakte, la usona gazeto asertas ke kelkaj loĝejoj de la usonaj trupoj samkiel platformo por surteriĝo de helikoptero estis detruitaj komplete kiel sekvo de la irana atako kaj pri tio atestas pluraj fotoj publikigitaj de  AP.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up