Usona blokado malobservas homajn rajtojn de kubanoj, diras Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-10 08:06:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 10 dec (RHC) La blokado, kiun Usono faras kontraŭ Kubo, estas la plej longa kaj amasa malobservo de la homaj rajtoj de tuta popolo, denuncis ĉi-ĵaŭde la prezidanto Miguel Díaz-Canel per sia tvitera konto.

Kun rezisto kaj kreemo ni venkos lin, skribis la prezidanto aludante al la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo, kiun lia lando alfrontas dum pli ol 60 jaroj.

Lia mesaĝo okazas en la tago, en kiu la kariba nacio festos serion da konkeroj, kiuj povigas siajn loĝantojn la civitajn prerogativojn kontemplitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Ankaŭ, kaj ĉefe, en la Konstitucio adoptita en 2019 kaj aprobita de vasta plimulto en popola referendumo.

La rajto je sano, edukado, sporto, sekureco kaj multaj aliaj konsistigas la ĉiutagan vivon de milionoj da civitanoj en la plej granda el Antiloj, kiuj la 12-an de novembro estis elektitaj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel membro de la Homaj Rajtoj-Konsilio por la periodo 2014-2016.

La elekto konsistigas novan rekonon de la internacia komunumo de la signifaj atingoj kaj ekzempla agado de la kuba popolo dum pli ol kvin jardekoj, en la kampo de protekto kaj akcelo de homaj rajtoj.

La solidara movado, kiun eĉ la pandemio ne povis ĉesigi kaj havis sian maksimuman esprimon en la karavanoj kiuj okazis ĉiumonate, estas reflekto de la sentoj de granda parto de la Internacia komunumo.

Sento, kiun esprimis tre klare la prezidanto de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, kiam li asertis, ke neniu havas la rajton sufoki popolon, tio estas malnobla, fripona, li juĝis.

En preskaŭ ses jardekoj, la blokado kaŭzis al Kubo perdojn por 47 mil 853 milionoj da dolaroj kaj malobservis la plej bazajn homajn rajtojn de pli ol dek unu milionoj da kubanoj, kiuj aspiras vivi en paco, konstruante pli bonan landon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up