Revenas al sia origina loko ĉinaj kuracistoj laborintaj en Wuhan.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-17 08:29:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 17 (RHK) Kuracistoj de Ĉinio komencis eliri el Wuhan, post  unu monato restado da laboro en tiu urbo por subteni la batalon kontraŭ la kronviruso COVID-19, kaŭzo de pli ol 3 mil forpasintoj kaj 81 mil kontaĝoj.

Pli ol 42 mil 600 sanlaboristoj el la tuta lando subtenis la laboron de siaj kolegoj en tiuj regionoj. Bedaŭrinde, miloj da ili ankaŭ estis kontaĝitaj kaj pluraj forpasis, inkluzive de la oftalmologo Li Wenliang, kiu eltrovis la burĝonadon de la malsano; kaj Liu Zhiming, ĉefdirektoro de la hospitalo de Wuhan, ĉefurbo de Hubei.

Sed la batalo ankoraŭ daŭras kun la celo eviti pli akriĝon de la sanitara situacio pro eblaj reinfektiĝoj kaj kresko de importitaj kazoj, kiuj sumas 143 plejparte pro eniro de ĉinoj kiuj revenas de Italio, Irano, Hispanio, Francio, Usono, Tailando, Filipino, Svislando kaj Britio, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up