Esprimas Bolton sian esperon pri ne reelektiĝo de Trump

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-22 13:13:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jun 22 (RHK) John Bolton taksas kiel “danĝera” kaj “sensperta” la prezidenton  Donald Trump, kaj esperas ke li ne estu reelektita, ĉar la lando  iros funden spirale.

“Mi esperas ke oni memoru pri Trump kiel prezidento de unusola mandato, kiu ne ne ruinigis la landon  senripareble per spiralo subiĝanta […] Ni povas forgesi unu mandaton… Min zorgigas pri du mandatoj” esprimis Bolton, eksa asesoranto pri nacia sekureco de Usono dum intervjuo donita al la televida ĉeno usona ABC  News publikigta ĉi-dimanĉe.

Dum alia intervjuo samtage al la brita gazeto The Telegraph, Bolton avertis ke Trump  “malhavas  kapablon por esti prezidento” kaj ke la popolo devas scii tiun realon, kaj pro tio li verkis sian libron The Room Where it Happened: A  White House Memoir ( La ĉambro kie ĝi okazis: memoro de la Blanka Domo).

Laŭ Bolton, Trump “eniris kun malmulte da scio persona pri kiel funkcias la registaro kaj ne havis intereson lerni.”

“Kiam vi estas en supera pozicio, vi estas devigita diri la veron. Min zorgigis, post 17 monatoj en la Administracio, la fakto ke  [Trump] malhavis la kapablon necesan por esti prezidento kaj la usona popolo devus tion scii”, li klarigis.

Oni esperas ke la polemika libro estu aĉetebla ĉi-marde, kvankam la administracio usona klopodis eviti ĝian publikigon, argumentante ke ĝi povas endanĝerigi la nacian sekurecon.

La eldiroj de Bolton pri kiel Trump mastrumas la lando, laŭ spertuloj, povus praktike malebligi la reelektiĝon de la ŝtatestro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up