Díaz-Canel retaksis falsaj la akuzojn pri kuba enmiksiĝo en la usonaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-18 12:12:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 18 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel retaksis  falsaj  la akuzojn pri supozata enmiksiĝo de la insulo en la pasintaj elektoj de Usono.

Per Tvitero, la kuba ŝtatestro asertis ke, unu plian fojon, la reprezentantoj de la antaŭa administracio, gvidita de Donald Trump (2017-2021), “mensogas, misfamigas kaj disvastigas falsaĵojn”, kaj taksis tiajn denuncojn kiel “kalumnio.” 

Laŭ fontoj de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, la nuna registaro usona konfirmis ke la registaro de la antila insulo ne intervenis nek klopodis enmiksiĝi en tiujn elektojn.

La direktoro de la Centro pri Esploroj de Internacia Politiko kaj eksa ambasadoro kuba en Vaŝingtono, José Ramón Cabañas, publikigis en la sama socia reto paragrafon, kiu apartenas al pritaksa raporto de la usona Nacia Sekureco pri la temo.

Laŭ tiu raporto, estas malaltaj la probablecoj ke Kubo impulsu agojn rilatajn al diskurso kontraŭrespublikana kaj pordemokrata.

Pasintnovembre, kiam advokatoj ligitaj al Trump parolis por la unua fojo pri supozata enmiksiĝo de la kariba insulo en la elekta procezo, la ministro Bruno Rodríguez tuj rifuzis tiajn asertojn.

Kontraŭe al la politiko de la usona ŝtatdepartemento en tiu momento, la insulo ne enmiksiĝas en  elekta procezo de aliaj landoj, emfazis la ministro pri eksteraj rilatoj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up