Gvidanto de movado kontraŭblokado, malakceptas akuzojn de usona senatano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-08-03 11:04:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Carlos Lazo, en la centro, kaj la projekto Amopontoj.

Vaŝingtono,  aŭg 3 (RHK) La gvidanto de la kontraŭblokada movado al Kubo, Carlos Lazo, malakceptis la akuzojn de usona senatano Marco Rubio, kiu petis al la Federacia  EsplorBuroo (FBI) esplori la grupon por determini ĉu ili agas kiel eksterlandaj agentoj, eksciis la informagentejo Prensa Latina.

En deklaro, Lazo deklaris, ke la organizo Amopontoj kaj ĝiaj membroj agas travideble kaj klarigis, ke ne estas kontraŭdiro esti kuba-usona kaj voli la plej bonajn rilatojn inter Havano kaj Vaŝingtono.

La senatano akuzas min renkontiĝi kun la prezidento de la kariba nacio, Miguel Díaz-Canel, la profesoro atentigis kaj emfazis, ke li renkontiĝos kun kiu ajn li devos tion  fari por peti la finon de la sankcioj kontraŭ la kuba popolo.

Li rememoris, ke kun tiu ĉi celo en la pasinteco li jam interparolis kun senatano Mel Martínez, kun kongresanoj Ileana Ros Lehtinen kaj Dan Burton (kunsponsoro de la Leĝo Helms-Burton, kiu kodigas la blokadon kontraŭ Kubo), kaj havis mallongan dialogon kun la ankaŭ Respublikana senatano Ted Cruz.

Li aludis siajn provojn dialogi kaj kun eksprezidanto Donald Trump (2017-2021), kiu trudis pli ol 240 regulaĵojn kontraŭ Kubo, kaj kun la nuna prezidento, Joe Biden, kiu tenas similan politikon al sia antaŭulo, sed nur sukcesis vidi oficiston de Ŝtata Departemento.

La seatla profesoro kaj veterano de la milito en Irako diris, ke li ankaŭ renkontiĝos kun Rubio por klarigi multajn el tiuj aferoj, ĉar li neniam estis en Kubo, li ne konas la kuban familion, li neniam promenis sur la stratoj de  Havano, diris Lazo.

Marco Rubio, respublikana leĝdonanto de Florido, konata pro sia kontraŭ-kuba sinteno, petis al FBI pri "tuja" enketo pri Amopontoj por ekscii ĉu ili funkcias kiel neregistrita eksterlanda agento de la registaro de la insulo.

Lazo scivolas, kio estis lia krimo "Ĉu alporti pulvoran lakton al pediatriaj hospitaloj? Ĉu porti injektilojn por vakcinado kontraŭ la pandemio? Ĉu alporti medikamenton  Custodiol por operacioj de hepattransplantado al kubaj infanoj, kiuj postulas ĝin? Tion ni faras kaj faras multaj aliaj organizaĵoj”.

La peto de Rubio venas post kiam la organizo okazigis karavanojn ĉi-dimanĉe en Miamo kaj aliaj urboj de la lando kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado, kiu sufokas kubajn familiojn dum pli ol ses jardekoj.

Espereble  FBI agos pri la afero kaj esploros, -substrekas la kunordiganto de Amopontoj-, ĉar multaj aferoj riveliĝos, sed ne ĝuste el la movado kaj ĝiaj membroj, sed el malamantoj, kiuj senĉese provas saboti ajnan komprenon inter niaj popoloj .


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up