Kubo kaj Serbio plifortigas reciprokajn rilatojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-21 08:19:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @PresidenciaCuba

Beogrado, 21 jun (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel  estis akceptita de  Aleksandar Vucic, la  prezidento de Serbio, lando kie li estas en oficiala vizito.

Ambaŭ prezidentoj reasertis la volon daŭre plifortigi la historiajn ligojn de amikeco kaj kunlaboro, kiuj kunigas Kubon kaj Serbion kaj konstatis kun kontento la bonegan staton de politikaj ligoj, raportis Díaz-Canel en tvito.

La kuba prezidento esprimis la volon de ambaŭ partoj antaŭenigi ekonomiajn, komercajn kaj investajn ligojn en kampoj de komuna intereso, kiel agrikulturo, bioteknologio, kulturo, sporto, edukado, sano kaj turismo. Kaj li profunde aprezis la daŭran subtenon por la postulo pri fino de la usona blokado.

Post la kunvenoj, en deklaroj al la gazetaro, Vucic diris, ke li sentas sin fiera pri la vizito de la kuba prezidento. Ni serboj amas la kuban popolon. Ni estas sendependaj, suverenaj landoj. En la koro de Eŭropo ili havas popolon, kiu subtenas ilin, li diris.

Li precipe aprezis la subtenon de Kubo por la teritoria integreco de Serbio.

"Ni finos nian viziton kun granda optimismo en la estonteco de la rilatoj inter Kubo kaj Serbio, kaj kun absoluta fido, ke ili daŭre plifortiĝos kaj vastiĝos, por la avantaĝo de ambaŭ popoloj", diris Diaz-Canel.

Díaz-Canel Bermúdez estas sur eŭropa turneo kiu jam kondukis lin al Italio kaj la Sankta Seĝo, kaj daŭrigos tra Francio.

Kadre de sia laborprogramo, la kuba ŝtatestro intervidiĝis kun sia ekvivalento, Sergio Mattarella, kun italaj komercistoj, same kiel kun Qu Dongyu, ĝenerala direktoro de la Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj.

La  prezidanton akceptis ankaŭ Papo Francisko, ĉe la Sankta Seĝo, kun kiu li diskutis pri la historiaj duflankaj rilatoj, la kunlaboro inter ambaŭ Ŝtatoj kaj la graveco ĉiam antaŭenigi la komunan bonon.

Díaz-Canel Bermúdez ankaŭ partoprenos en la Pintkunveno por Nova Tutmonda Financa Pakto okazonta en Parizo la 22-an kaj 23-an de junio kiel prezidanto de la G77 + Ĉinio.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up